2009. december 15., kedd

Lazaro Ludoviko Zamenhof - la 15-a de decembro de 1859

Zamenhof naskiĝis en la Ulica Zielona 6 en la urbo Bjalistoko, kiu situis tiam en la Rusa Imperio (nun en Pollando). Lia naskiĝtago estis la 3-a de decembro laŭ la julia kalendaro, la 15-a de decembro laŭ la gregoria kalendaro kaj la 19-a de kislevo laŭ la juda.

Li estis filo de lingvoinstruisto Mordeĥaj Zamenhof (kiu ruse preferis Marko) kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia familio estis judoj el la Granda Duklando de Litovio, sed ne konsideris sin litovlingvanoj. Liadire, li estis "ruslanda hebreo".

Lia patrino parolis al li en la jida lingvo, lia patro en la rusa, en kiu okazis ankaŭ la instruado de Zamenhof. Li iam diris, ke li ŝatas la rusan super ĉiuj aliaj lingvoj, sed pli poste li konfesis, ke la «ĵargono» (t.e. la jida) estas plej kara al lia koro. En letero de la 8a de marto 1901 (al Th. Thorsteinsson) Zamenhof skribis: "Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole..." Al liaj gefiloj hejme li parolis pole. Krome li lernis frue la germanan kaj la francan, la hebrean, cetere en la lernejo la malnovan grekan, latinan kaj anglan. Ŝajne li havis iom da scioj en la hispana, litova kaj en Volapuko. Li parolis laŭ propra eldiro flue la polan, rusan kaj germanan, iom malpli bone la francan. Oni diras ke Zamenhof havis etan siblo-problemon ("z-balbuton").

Li studis medicinon en Moskvo (1879-1881) kaj Varsovio (1881-1885). Li fakuliĝis pri okulkuracado interalie en Vieno.

Komence Zamenhof estis rusema, sed pro la pogromoj de 1881/82 li aliĝis al la frua cionisma movado, alvokante la judojn elmigri komune al alia lando por krei judan ŝtaton. Komence li pensis pri ia loko en Ameriko, poste pri Palestino. En 1885 jam li trovis ke la celo de cionismo - juda hejmlando en Palestino - ne estus realisma: la hebrea lingvo, laŭ li estus mortinta, la nacia sento inter judoj estus erare taksata, kaj plej grave Palestino estintus por la tuta judaro tro malgranda. Ĝi povus akcepti maksimume du milionojn da judoj, kaj la cetera homamaso restus ekstere. Anstataŭe li prefere vidis la estonton de la judoj sekurigita en mondo, kie la religiaj kaj lingvaj bariloj estus detruitaj aŭ preterpasitaj. Tio gvidis lin denove al la internaciista ideo.[1] Nun la lingva flanko de lia strebado fariĝis la lingvo Esperanto, la idea flanko la "homaranismo".


Lia unua planlingva projekto, Lingwe universala, estis preta jam en la komenco de la vintro 1878, kiam Zamenhof estis ankoraŭ gimnaziano. Dum sia naskiĝtaga festo de tiu jaro, je la 17a de decembro (nova stilo), li kantis kun siaj amikoj kanton en tiu lingvo (al tio rilatas la Zamenhof-tago). En la jaro 1881 li aranĝis novan projekton, kaj en 1885 li havis pli-malpli preta tiun projekton, kiun li publikigis en 1887 - Esperanton.

La 26-an de julio 1887 li povis eldoni la Unuan Libron dank' al la financa helpo de la patro de Klara Zamenhof (naskita Silbernik), al kiu li edziĝos samjare la 9-an de aŭgusto. En tiu periodo naskiĝis liaj du unuaj gefiloj, Adamo (1888) kaj Sofio (1889); ambaŭ fariĝis kuracistoj. En 1904 venis ankoraŭ la dua filino, Lidja, naskita en 1904.

Esperante trovi pli bonan laboron Ludoviko Zamenhof en oktobro 1893 venis al Grodno, kie li malfermis la oftalmologian kabineton en la loĝejo numero 4, ĉe la strato Policejskaja. La loĝejo estis subluata de la germandevena Luiza Rachmanin.

Zamenhof, kiu ne posedis tiam proprajn nemoveblaĵojn, loĝis kune kun la edzino — Klara Aleksandrovna (naskita en Kaunas, kie ŝi finis la gimnazion) kaj kun du infanoj: Adamo kaj Sofia, kiuj lernis hejme. La edzino ne laboris. Ili deklaris ke apartenas al la burĝaro, estas moseanoj kaj kiel sian familian lingvon ili deklaris la rusan. Zamenhofoj dungis du (!) servistinojn: 23-jaran polan ĉambristinon Zofia Antonovna Barancewicz, kamparaninon el la eksnobela familio el la distrikto de Sokółka, kiu forlasis la servon en 1895. La dua servistino estis 37-jara kuiristino, vilaĝanino, katolikino, el la vilaĝo Suchowola. Ĉu efektive Zamenhofoj estis tiel malriĉaj, kiel oni skribas, se ili povis dungi la servistinojn?[2]

En Grodno Zamenhof ne nur havis la privatan kuracistan praktikon, sed ankaŭ aktivis en la Kuracista Asocio de Grodna Gubernio. Li ankaŭ estis helpjuĝisto (arbitro) en la Departementa Juĝejo en Grodno. Laŭ esploroj de bjelorusa historiisto F. Ignatowicz, Ludoviko “partoprenante la juĝprocesojn distingis sin per la principeco kaj severeco” [3].

En 1889 la doto de la edzino estis foruzita, pro Esperanto kaj ĉar Zamenhof devis helpi al sia patro. Zamenhof devis rekomenci kuracadi, sed havis longan tempon malfacilecon trovi sufiĉe da laboro (resp. pagantaj pacientoj) por vivteni sin, kaj devis dum kelkaj jaroj iom reteni sin de Esperanto. Zamenhof forlasis Grodnon en oktobro kaj antaŭ la 8-a de novembro 1897 li loĝis en Varsovio, strato Dzika 9, en la malriĉa hebrea kvartalo. Nur ĉirkaŭ la jaro 1900 li iom pli bonfartis finance.

Ekde ĉirkaŭ la sama tempo Esperanto pli sukcesis, en okcidenta Eŭropo, kaj kiel kunlaboranto de La Revuo kaj verkanto por Hachette-eldonejo li enspezis por veturi al la Universalaj Kongresoj (UK). La unua UK, en la franca Bulonjo-ĉe-maro, estis lia unua libertempo depost dudek jaroj, opiniis lia frato Leon. Zamenhof vizitis ĉiujn UK-ojn kaj foje ankaŭ banlokojn en Germanio kaj Aŭstrio-Hungario.

La unua mondmilito trafis lin, kiam li vojaĝis al Parizo por la deka UK en 1914. Ĉar Germanio kaj Ruslando estis militantaj nun unu kontraŭ la alia, li ne povis reveturi. Pere de dusemajna vojaĝo skandinavia li reatingis Varsovion. En Varsovio li okupiĝis precipe pri tradukado, de Andersen-fabeloj kaj ankaŭ partoj de la malnova testamento. Pro malsano li devis ĉesi kuracadi, kaj lia filo Adamo transprenis la kuracejon.

La morto kaptis lin, la [14-an de aprilo kaj la 22-an de Nisano la juda kalendaro] 1917. La entombigo de L. L. Zamenhof okazis la 16-an de aprilo. Li jam de ĉirkaŭ 1900 estis suferanta je malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

Zamenhof en 1885 forlasis cionismon kaj ne revenis al ĝi, ankaŭ ne post ties vera komenciĝo en 1897. Li rifuzis eĉ membriĝi en Hebrea Esperanto-Asocio. Male, li turnis sin al internaciismo; la judoj ne provu aranĝi nacian ŝtaton, sed ankaŭ ne simple asimiliĝu al iu nacio. La celo, anstataŭe, estu la sen-naciigo de teritorioj kaj la alpreno de "home-neŭtrala lingvo".

Komence li parolis pri Hilelismo, tiel la titolo de anonima broŝuro el 1901. En 1906 liaj ideoj eknomiĝis Homaranismo. Alia fonto pri liaj ideoj estas eseo verkita por neesperantista Kongreso de rasoj en Londono (1911); oni povas mencii ankaŭ la eseon Esenco kaj estonteco de la ideo de la Lingvo Internacia de 1900.

Principe, Zamenhof deziras ke la nacioj malaperu kaj ke ĉiuj homoj havu unu komunan lingvon kaj komunan bazan kredon pri "plej alta estaĵo". Foje li tamen iomete kamuflas tion, kaj ankaŭ la propagando por Esperanto asertis kutime ke Esperanto ne forigu jam ekzistantajn lingvojn. Laŭ la dogmoj de homaranismo, ekzemple iu lando havu neŭtralan nomon (Peterburglando anstataŭ Ruslando) kaj apartenu al ĉiuj enloĝantoj samrajte. Ĉiu havu la rajton uzi private iun lingvon preferatan, sed kun aliaj homoj kaj kun institucioj oni parolu home-neŭtralan lingvon. Religie, homoj restu ĉe sia religio laŭdezire, sed tiuj apartaj religiaj dogmoj ne rajtas kontraŭdiri al scienco.

Eĉ inter esperantistoj homaranismo restis nesukcesa, kaj nuntempe nur tre malmultaj nomas sin homaranismanoj. Interalia Louis de Beaufront akre rifuzis ĝin, kaj Emile Javal pli diplomatie avertis Zamenhofon, ke ĝi ne havas sukceso-ŝancon en Francio kaj malutilos al Esperanto.

Alvoko al diplomatoj estis Post la Granda Milito, aperinta en 1915. En ĝi, Zamenhof alvokis konsideri en la pac-intertraktadoj post la (unua) mondmilito la rajtojn de minoritatoj.

La hebrea antaŭnomo de Zamenhof estis Eliezer (hebree: אליעזר ʾĔlîʿézerEliʿézer) kaj li ricevis, ĵusnaskita, sekularan (kinuian) nomon Lejzer ( לייזער ), jida versio de Eliezer (hebree: אֱלִיעֶזֶר Eliʿézer).

Vere, Esperanta antaŭnomo Lazaro estas juddevena nomo (hebree: אֶלְעָזָר Elʿazar, greke: Λάζαρος Lazaros, latine: Lazarus, ruse: Лазарь Lazar’, pole: Łazarz Ŭazaŝ, hispane: Lázaro), sed ankaŭ kristana (estas du Lazaroj cititaj en Evangelioj, kaj estas Sankta Lazaro ktp.).

La rusan nomon Ljudovik/Ljudvik (ruse: Людовик/Людвик Ljudovik/Ljudvik, esperantigite Ludoviko, germane: Ludwig, pole: Ludwik) li elektis kiel gojan nomon (kinuion) honore al Francis Lodwick aŭ LODOWYCK, kiu publikigis en 1652 projekton pri planlingvo, pri kiu Zamenhof legis en verkoj de Komenio. Tiu ŝanĝo okazis nur kiam li iris al Moskvo al universitato. La skribformo Zamenhof anstataŭ Samenhof (kiu signifas germane semkorto) aperis nur post la unuaj jaroj de disvastigo de Esperanto. En la fino de 19-a jarcento, lia frato Leono Zamenhof doktoriĝis kaj ekis subskribi "Dr. L. ZAMENHOF", pro tio, li ekde 1901 ofte subskribis "Dr. L. L. ZAMENHOF" (dum ĉe personaj leteroj, li daŭre uzis "L.Zamenhof"). La du L-oj ne reprezentis la du antaŭnomojn en difinita maniero - do ne klaras en kiu ordo aperu "Ludoviko" kaj "Lazaro" en la longigita versio de la mallongigo.

Zamenhof uzis plurajn pseŭdonimojn, la plej konata estas d-ro Esperanto, sub kiu li publikigis en 1887 sian lingvo-projekton. Pere de lingvo de d-ro Esperanto kaj Esperanto-lingvo ĝi fariĝis la nomo de la lingvo, dum la pseŭdonimo jam rapide estis malkovrita. Kelkaj esperantistoj ŝatis nomi lin kara Majstro, kion Zamenhof rifuzis.

Aliajn pseŭdonimojn li uzis ĉefe kiel aŭtoro de cionismaj aŭ homaranismaj verkoj: Gamzefon (Hamzefon); Hemza, Amiko, N.N., Anna R., Unuel, Homo sum, Homarano, D-ro X..

Kiam francaj esperantistoj demandis lin, li diris, ke li estas "Ruslanda hebreo". Estinte en Britio li tamen parolis pri sia tre proksima rilato kun Litvo (kompreneble - la lando de Respubliko de Ambaŭ Nacioj; same Adam Mickiewicz nomigis sin Litvano komprenante ĝin kiel la regiona poleco). Tio estis la tempo kiam oni murdis hebreojn post atenco mortigi la caron. En Pollando li parolis, ke liaj gepatroj laboris kaj donis sin al tiu tero kaj li ankaŭ laboros tie tutan vivon kaj mortos tie. Laŭ Edvardo Wiesenfeld Zamenhof sentiĝis kiel Polo kaj en lia hejmo oni parolis en pola lingvo (kvankam vere gepatroj parolis almenaŭ nur ruse kaj jide al siaj gefiloj). Tiu anonco estis tamen multfoje diskutita kaj neniam pruvita. Pri poleco de iniciatoro konvinkigis fervore pola poeto Leo Belmont kiu en siaj poemoj skribas pri Zamenhof kiel "la filo de pola tero". Ankaŭ Antoni Grabowski kaj Adam Zakrzewski parolis pri li kiel pri la samnaciulo. Grava estas ankaŭ fakto ke unua tombo de Iniciatoro estis en la pola lingvo kaj plena familio Zamenhof post sendependiĝo de Pollando fariĝis poloj kaj en ilia hejmo oni paroladis en pola lingvo (kiel memoras Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof). Ĝi tamen ne pruvas, ke Zamenhof estis ene polo. Oni povas lin nomi polo nur pro la etniko (Zamenhof vivis inter poloj, parolis multe en la pola lingvo, legis kaj tradukadis polan literaturon, amikiĝis kun poloj). Zamenhof mortis en almenaŭ libera Pollando (en 1917 jaro oni kreis Regencan Reĝejon de Pollando). Laŭ verkoj de Zamenhof, eĉ en lia Unua Libro oni povas rimarki, ke Zamenhof estis tamen preskaŭ tute kosmopolita. Nomigado lin la "pola okulisto", "pola lingvisto" estas tute kontrakta sed povas esti uzata simile kiel ĉe Franz Kafka, ke li estis aŭstra verkisto.

http://eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése